Por samtitola artikolo vidu la paĝon post. |
POST (angle Power-On Self-Test) estas testado de komputila aparataro post enŝalto. Estas farata de programoj, kiuj estas parto de BIOS de ĉeftabulo.
Funkcioj, similaj al POST de komputilo, ekzistas en multaj modernaj elektronikaj aparatoj, ekde programeblaj logikaj kontroliloj (angle: programmable logic controller) ĝis saĝtelefonoj.
Konciza testo inkludas jenon:
Jen ordo de kompleta testo:
Elekti inter kompleta kaj konciza testado eblas en BIOS Setup, agorda menuo de BIOS.
En plejmulto da personaj komputiloj kaze de sukcesa trapaso de POST la sistema integra parolilo aŭdigas unu mallongan sonsignalon, kaj kaze de malsukceso diversajn seriojn de sonsignaloj. Krome, BIOS generas kodon de kuranta stato de startigo (kaj kaze de paneo kodon de eraro), kiun eblas ekscii el signaloj de lum-eligantaj diodoj aŭ sep-segmentaj montriloj (sur iuj ĉeftabuloj), kaj ankaŭ per POST-karto, kiu povas esti enmetita al komputila karto sur la ĉeftabulo kaj tiam montras kodon de eraro sur sia indikilo.
Rilatigi sonan kodon, tekstan informon sur ekrano aŭ kodon de POST al kaŭzo de paneo dum startigo de komputilo eblas laŭ dokumentaro de BIOS, ĉeftabulo aŭ komputila karto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search